mi faras jenajn komentojn: 1. Estas bone uzi la reton por krei fakan vortaron. Por esti sukcesplena necesas ke multaj homoj partoprenas en la diskutado. 2. Por ebligi komputilan prilaboradon estus pli facile ne uzi tiujn strangajn signojn < kaj `, sed uzi kroman ikson por la supersignitajn literojn. 3. Cxar esperanto estas (kaj devus esti) pli strukturita ol la angla, alfabetumado laux la esperantaj vortoj pli bone efikus en la diskutado. 4. Antaux nelonge mi sendis kelkajn tradukojn al la listo, do vere surprizis min ke miaj proponoj tute ne troveblas en cxi tiu komputila vortaro. 5. Kiel unua reago cxi sekvas kelkajn tradukojn, kiuj trafis miajn okulojn: batch file ordonaro bit bito bitmap bitaro, bildo, bitbildo, digxita bildo boolean ? (provu elparoli "boolea"!) byte bitoko cold (re)boot plena/tuta/malvarna (re)starto column kolumno compile kompili compiler kompililo computer aided design (CAD) komputilhelpatkreado, komputilhelpatkreilo data dateno data bank,database datenaro, datenbazo database management system (DBMS) datenbaz-mastrumsistemo digital digxita, entjera, komputila, ... digitize digxitigi, enkomputiligi digitizer tablet digxitigtablo display ekrano; montri electronic mail komputila/elektronika posxto hard disk durdisko hardware masxinoj, aparataro masxina, aparatara pixel bildero (pixel = picture element, picture = bildo) software programaro, datenoj, programa, datena version versio warm boot varma/parta restarto word processing vortprilaborado word processor vortprilaborilo Pli longa reago sekvos! Gxis, Wim