Komputilaj vortoj ^generale akceptitaj ====================================== Por anta^uenigi bonan fakan lingvon en Esperanto, estus dezirinde, la^ueble plivastigi kaj profundigi la uzadon de tiuj terminoj kiuj jam estas "^generale akceptitaj". ^Ci-sube mi listigas komputadajn vortojn, kiuj la^u mia scio vere estas "^generale akceptitaj". Do, bone studu tiun ^ci liston - se vi malkonsentas pri iu el la ^ci-subaj terminoj (mi esperas ke ne), nepre sciigu tion al mi. Se vi konsentas, *uzu* la liston. Apliku la terminojn en via lingvo, konservu la liston, surpaperigu ^gin, pludonu ^gin. Samtempe viaj argumentoj pri aliaj terminoj kiuj estas ankora^u diskutataj (kaj diskutendaj) estas ^ciam bonvenaj. Vidu pri tio pli sube. Amike, Martin Weichert --------------------------------------------- Listo de komputilaj vortoj -------------------------- algorithm : algoritmo adress : adres' analog : analoga archive : arkiv'/ar^hiv', enarkivig'/^h binary : duuma bit : bito buffer : bufr' calculator : kalkulilo code : kod' compatible : kongrua compute : komputi computer : komputilo connect : konekt' control : reg' controller : regilo delete : (for)vi^s' device : aparato disk : disko diskette : disketo echo : e^h' enter : enig' error : erar' hexadecimal : deksesuma input : enig' instruction : instrukcio integrated circuit : integrita cirkvito, ico interface : interfac' interrupt : interromp' key : klav' keyboard : klavaro matrix : matrico menu : menuo modem : modemo mouse : muso network : reto node : nodo octal : okuma output : elig' portable : portebla program : programo register : registro screen : ekrano sector : sektoro segment : segmento update : ^gisdatig', aktualig' variable : variablo version : versio window : fenestro --------------------------------------------- Komputilaj vortoj el la ^generala Esperanta vortprovizo ======================================================= La ^ci-subaj terminoj estas konstruitaj tute sen enkonduko de iuj neologismoj, sole el la ^generala esperanta vorto-aro. Foje ili estas e^c surprize trafaj, kaj ili montras ke Esperanto en la plej multaj kazoj ne bezonas iujn neologismojn kiel 'pikselo', 'kursoro', 'diskedo', ... . Mi pardonpetas ke mi ne nomas "a^utorojn" de tiuj terminoj. Plurajn mi ^cerpis el la listo de Pierre (dankon!), aliajn mi "malkovris" mem, a^u a^udis de aliaj, a^u ilin inventis e^c pluraj homoj sendepende. Ne ^ciuj estas en ^generala uzo, sed la^u mi ili ^ciuj havas la potencialon fari^gi tiaj. La listo reflektas mian personan guston, kaj via gusto ver^sajne malsamas. Se la terminoj pla^cas al vi, mi petas vin uzi kaj plivastigi ilin. Se ne, kritikoj bonvenas, sed bonvole nur, se vi havas vere pli bonan proponon, a^u bonan argumenton kial la donita propono ne ta^ugas. Mi estas ^ciam preti cedi bonan solvon por pli bona. Amike, Martin Weichert --------------------------------------------- Listo de komputilaj vortoj - proponoj ------------------------------------- backup : sekurkopi' backspace : retropa^so bitmap : bitmatrico byte : bitoko -- nur kiam vere temas pri ok bitoj character : signo character set : signaro checksum : kontrolsumo click (button) : klaki (butonon) compile, -er : traduki, -ilo compress : kompakta, kompaktigi controller : regilo cursor : skribmarko debugger : erarser^cilo device driver : aparat-adaptilo directory (of files): katalogo disk drive : diskilo editor : redaktilo e-mail : retpo^sto extension(file name): sufikso file : dosiero folder : dosierujo form feed : nova pa^go icon : bildsimbolo insert : en^sovi interpret, -er : interpreti, -ilo landscape mode : horizontale line feed : nova linio link (verb) : munti linker : muntilo log in : enregistri sin log out : elregistri sin mouse pad : musmato offset : distanco operating system : mastruma sistemo parity : pareco patch : flik' path : pado peripheral : periferia pixel : bildero port : konektejo portrait mode : vertikale print : surpaperig' process (noun) : proceso process (verb) : prilabori, trakti prompt : instigilo protocol : protokolo RAM : ajne adresebla memoro reverse (video) : inversa (ekranbildo) ROM : nurlegebla memoro server : servilo source code : (program)fonto spreadsheet program : tabelkalkula programo string (characters) : signovico temporary : provizora, malpermanenta, neda^ura wild card : ^joker(sign)o --------------------------------------------- Kelkaj rimarkoj pri fakvortoj ============================= Pierre Jelenc skribas: > kompilis dum la lastaj du jaroj. En vortoj kiuj, kvankam ankorau` ne kaj vortoj pri kiuj mi havas dubojn, sed ne trovis pli bonan alternativon (?). > Entute trovi 1. Estas bone uzi la reton por krei fakan vortaron. Por esti sukcesplena > necesas ke multaj homoj partoprenas en la diskutado. > 2. Por ebligi komputilan prilaboradon estus pli facile ne uzi tiujn strangajn > signojn < kaj `, sed uzi kroman ikson por la supersignitajn literojn. > 3. Cxar esperanto estas (kaj devus esti) pli strukturita ol la angla, > alfabetumado laux la esperantaj vortoj pli bone efikus en la diskutado. Martin Weichert skribas: ^Generalaj rimarkoj: * Oni ser^cu fakvortojn ne por "tradukoj", sed por "signifoj". Ne havas sencon demandi: Kio estas la ^gusta traduko por "script" a^u por "terminal" a^u "board", ^car tiuj vortoj havas tro diversajn signifojn en sia lingvo. Unue difinu la ideon kiun vi volas nomi (la nocion), kaj poste ser^cu nomon por ^gi. * Parencaj vortoj estu traktataj kune, ^car ili kutime bezonas kunan solvon. Ekz-e compiler/decompiler, software/hardware, debugger/bug. Sisteme ordigita listo estas pli bona ol alfabete ordigita. Mi tamen uzas pli malpli la ordon kiun la listo origine havis. _Ne_ havas sencon ordigi la liston la^u la esperantaj vortoj, ^car tiuj ja estas pridiskutataj. ^Ciu ^san^go de proponita vorto tuj metus ^gin en alian pozicion! * Ne ripetu jam faritan laboron. Utiligu la ekzistantajn fontojn. Ekzistas la Terminologia Esperanto-Centro (TEC) de UEA. Ekzistas komputadaj vortaroj, ekz-e de Munnich, Kalckhoff, Bertin, Eichholz:PIVS, Kovacs Magda; pli a^u malpli proponoj. Okazis diskutoj pri terminologiaj demandoj; aperis artikoloj en multaj perioda^joj. Ekzistas homoj kiuj estas spertaj sur tiu kampo, kaj kiu jam faras terminologian laboron. * Neologismoj: Plej multaj neologismoj estas superfluaj: ekz-e pikselo, kursoro, bajto, diskedo... . Mi publikigis liston de komputilaj terminoj konstruitaj sole el la ^generala esperanta vortprovizo, tute sen neologismoj. Tamen oni ne blinde kontra^uu ^ciujn neologismojn. Kelkaj estas sufi^ce vaste uzataj en Esperanto kaj povas, la^u mi bone esti akceptataj: emuli = simuli, ^sajnigi soft' = program(ar)', ... (tele)faks' = telekopi' stor' = memor' print' = surpaperig' makro virtuala rikordo Kompreneble ili ^ciuj bezonas precizan difinon, kvankam mi ^ci tie prezentas ilin sen tio. * Lasta rimarketo pri prezento de esperantaj ^capelitaj literoj: Tiu ^ci forumo estas legata komputile. Vi povas prave supozi ke ^ciu ricevanto disponas tekst-redaktilon kaj povas ^san^gi la prezenton al sia preferata. ^Ciu ajn prezento, kondi^ce ke ^gi estu i) senambigua kaj ii) konsekvenca, same bone ta^ugas. < kaj ` estas nek pli, nek malpli strangaj ol iksoj. Amike, Martin -- --------------------------------------------------------------------- Martin Weichert, Chalmers, Informationsbehandling, S-412 96 G"oteborg Sverige. E-mail: . Tel: +46-31-772 10 68 ---------------------------------------------------------------------