IOM PRI: LA INTERNACIA ESPERANTO-INSTITUTO (IEI) IEI fondigxis 24-5-1930 en Hago; gxi estas kultura fondajxo, aprobita de la nederlanda registaro kaj daurigas la laboron de Andreo Cseh, diskonigante la Cseh-metodan instruadon. IEI organizas Cseh-seminariojn por Cseh-metodaj instruantoj kaj disponigas al ili help-materialon kiel: Cseh-kurs- libron, kompleton por lernantoj kaj malnovajn numerojn de la revuo LA PRAKTIKO (kiu daure estas bona kaj malmultekosta materialo por ekzerci la jxus lernitan lingvon). Iam ekzistis 600 diplomitaj Cseh-instruistoj, kiuj laboris en 28 landoj. Nun la estraro de IEI restarigas similan reton, kunlabore kun landaj asocioj kaj Esperanto-centroj, per organizado de 3-gradaj Cseh-seminarioj: seminario "A" (enkonduka); seminario "B" (pliprofundiga); seminario "C" (praktika kun ekzameno kaj diplomo). Kandidatoj kiuj plenumos la postulojn de la tri seminarioj: - ricevos rajtigilon de diplomita CSEH-instruisto; - estos enskribitaj en la registron de IEI kaj rajtos gvidi Cseh-kursojn cxie en la mondo lau invito de E-grupoj kiuj bezonas helpon tiurilate; - rajtas profiti de la "Help-fonduso ANDREO-CSEH", cxe IEI. Por la jxus menciita help-fonduso IEI volonte akceptos financan subtenon de personoj kiuj opinias ke la profesiigo de E-instruantoj estas necesa kaj apogenda. Pagoj estas bonvenaj al la posxtgxirkonto 508601 nome de HELP-Fonduso Andreo Cseh, p/a IEI, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. La programojn de la seminarioj, ekzamenan regularon, kaj aliajn pli detalajn informojn rilate partoprenon en Cseh-seminarioj oni petu cxe IEI. Ekde 1991, responde al la bezono havi pli da Cseh-seminari-gvidantoj, IEI komencis trejnadon de ili. Kandidato, kiu deziras atingi la kompetentecon gvidi Cseh-seminariojn, devas esti diplomita Cseh-instruisto kaj posedi landan au internacian ateston de profesia fremdlingva instruisto. Hago, 25-11-1992.