GRAMATIKO ========= 1) Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egala por cxiuj seksoj, kazoj kaj nombroj. 2) La substantivoj havas la finigxon 'o'. Por la formado de la multenombro oni aldonas la finigxon 'j'. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finigxo 'n'. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per "de", la dativo per "al", la ablativo per "per" aux aliaj prepozicioj laux la senco). 3) La adjektivo finigxas per 'a'. Kazoj kaj nombroj kiel cxe la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto "pli", la superlativo per "plej"; cxe la komparativo oni uzas la konjunkcion "ol". 4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naux, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finigxon de la adjektivoj; por la multoblaj - la sufikson "obl", por la nombronaj - "on", por la kolektivaj - "op", por la disdividaj - la vorton "po". Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj. 5) Pronomoj personaj: mi, vi, li, sxi, gxi (pri objekto aux besto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finigxo adjektiva. La deklinacio estas kiel cxe la substantivoj. 6) La verbo ne estas sxangxata laux personoj nek nombroj. Formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finigxon '-as'; la tempo estinta '-is'; la tempo estonta '-os'; la modo kondicxa '-us'; la modo ordona '-u'; la modo sendifina '-i'. Participoj (kun senco adjektiva aux adverba): aktiva estanta '-ant'; aktiva estinta '-int'; aktiva estonta '-ont'; pasiva estanta '-at'; pasiva estinta '-it'; pasiva estonta '-ot'. Cxiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo "esti" kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio cxe la pasivo estas "de". 7) La adverboj finigxas per 'e'; gradoj de komparado kiel cxe la adjektivoj. 8) Cxiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon. 9) Cxiu vorto estas legata, kiel gxi estas skribita. 10) La akcento estas cxiam sur la antauxlasta silabo. 11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la cxefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finigxoj estas rigardataj ankaux kiel memstaraj vortoj. 12) Cxe alia nea vorto la vorto "ne" estas forlasata. 13) Por montri direkton, la vortoj ricevas la finigxon de la akuzativo. 14) Cxiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion "je", kiu memstaran signifon ne havas. Anstataux la prepozicio "je", oni povas uzi la akuzativon sen prepozicio. 15) La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen sxangxo, ricevante nur la ortografion de tiu cxi lingvo; sed cxe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi sensxangxe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu lasta laux la reguloj de la lingvo Esperanto. 16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstatauxata de apostrofo.